Без заголовка |
Cxiumatene mi devas ekvekigxi pli frue ol la Suno. Kaj kiam mi iras al la Universitato, mi povas spekti sunlevigxon. Nuboj estas tre belaj, kiam la Suno levigxadas. Sed mi tutegale volus dormi pli :D Eble decembre mi spektos ankoraux sunsubiron, kiam iros hejmen.
|
проблемная |
Проблемы все - это, блин, такая фигня. Кажется, ооой, что делать-то?? Как решить?? Невозможно. А стоит не боясь взяться, как проблема решается сама собой. Легко.
Problemoj estas tia acxo. Kaj sxajnas, oooh, kion fari?? Kiel solvi?? Maleblas. Tamen kiam oni nur sentime provas, tiam problemo solvas mem sin. Facile.
|
SES en Slovakio |
Pri veturado
Mia vojaĝo komenciĝis de tre malfacila veturado de Jekaterinburgo al Moskvo. Trajno forveturis je la dua horo nokte kaj mi tuj ekdormis, pensante ke mi bonŝancis, cxar ne estis tre varme en la vagono. Tamen matene mi komprenis, ke mi ne bonŝancis, dum tuta tago estis varmege, 35 gradoj super nulo, kaj mi povis nur ventumi. Mi havis longan haltadon en Kazan, kaj iam promenis tra Kazana stacidomo, tie mi acxetis ventumilon. Vespere mi volus dormi, sed pro varmego mi ne sukcesis, mi tutvespere parolis kun genajbaroj. Mi ekdormis nur je la dua horo nokte kaj je la kvara kaj kvardek mi jam estis en Moskvo.
Dum promenado mi miris, ke en Moskva metroo oni ĉiam staras dekstre sur eskalatoro, kaj maldekstre oni altiĝas aŭ malaltiĝas, se oni rapidas. En jekaterinburga metroo oni staras ĉie se estas multe da homoj. Mi vidis tre multe da belaj domoj en Moskvo kaj mi ĝuis promenado tra Aleksandra ĝardeno ĉe Kremlio kaj Ohotnij rjad. Aleksandra ĝardeno estas tre trankvila kaj bela matene. Mi ne povis promeni tre multe, ĉar mi devis veturi al flughaveno.
Mi rapide veturis al flughaveno per ekspreso. Tie mi devis renkontiĝi kun Anna kaj ŝia familio (mi konatiĝis kun Anna per reto antaŭ mia vojaĝo). Tamen mi forgesis savi poŝtelefona nombro de Anna. Mi pripensis kaj rapide designis stelon. Poste mi staris ĉe registrejo kaj montris stelon al ĉiuj. Mi jam telefonis al fratino por finfine eksciis nombron de Anna (ĝi restis en ICQ historio), kiam mi ekvidis Anna. Ŝi iris al mi kun verda skribilo kaj demandis "Ĉu vi bezonas verdan skribilon?". Jen tiele ni renkontiĝis kaj mi konatiĝis kun ŝia edzo Aleksander kaj filo Nikita.
Ni kune flugis al Bratislava. Je flughaveno ni havis problemon, ni havis nur kvindek eŭrojn, sed por veturi per trajno ni devis pagi 70 eŭrocendojn al aŭtomato. Ni iris al unu terminalo, kaj poste al alia, ni ne sukcesis kaj denove iris al unua terminalo kaj denove al dua. Tie unu bona vendistino finfine helpis nin kaj mi sukcese ekhavis monerojn.
Dum veturado al busstacio mi vidis tre amuzan skribaĵon por rusanoj "Kozmos herńa" kiu signifas "spaco estas aĉaĵo". Je busstacio mi aĉetis bongustan malvarmegan kafon kaj finfine ne soifis kaj ne dormis. Vojaĝo al Nitra estis sen problemoj, mi ekvidis vendan centron kun multaj sablaj monumentoj kaj ekvolis poste viziti tiun centron. Apud studentloĝejo ni ekvidis indikilojn, kaj ni senprobleme trovis loĝejon.
Pri manĝo
Mi ĝuis slovakan manĝon. Je la unua tago mi vespermanĝis en restoracio, kie mi konatiĝis kun Anna-Marie, ŝia filino Sifra el Nederlando kaj ŝia amikino Bohumila el Ĉeĥio. Bohumilo helpis nin elekti manĝaĵon per tradukado. Ni manĝis tre bongustan supon en pano. Mi tre ĝuis pri tiu manĝaĵo. Komence mi manĝis kiel ne vegetarano, sed poste mi komprenis ke vegetara manĝo pli plaĉis al mi kaj ŝanĝis manĝmanieron. Tamen ĉiu manĝo estis bongusta, krom viando, viando ne ĉiam bongustis.
Pri lernado
Je la dua tago, ĉar mi frue alvenis, mi skribis teston. Min tre interesis kiel mi skribis, matene mi eksciis mian nivelon, mi estis je la tria grupo, nivelo B1. Nia instruistino tre plaĉas al mi, ŝi vere estas bonega. Lecionoj estis ĉiam interesaj kaj gajaj. Ni povis ĝui pri lernado. Unufoje ni havis aŭkcion, Dalia donis al ni paperetojn kaj diris ke ĝi estas mono. Poste ŝi kaŝis aĵojn, kaj rakontis pri ĝi. Ekzemple ŝi diris ke tio estas por fari bonan etoson kaj mi ricevis pilketon, kiu lumas kaj saltas. Poste ni ĉiuvespere ludis kun ĝi. Ni ĉiam havis interesajn taskojn, ni ridis kaj ĝuis.
Pri ekskursoj
Mi partoprenis je ĉiuj ekskursoj. Unua estis ekskurso tra Nitra. La urbo estas malgranda, tamen vere tre bela. Mi ŝatis malgrandajn domojn, kaj belegajn arbojn. La urbo ankoraŭ estas trankvila kaj agrabla. Mi ridetis pri vojaj signoj kun ĉapelo kaj ŝuoj. Kie estas pieda zono estas signo kun sinjoro kaj knabino kun banteto. En malnova kastelo ni vidis tre mojosan malnovan skeleton kaj glavon. En sinagogo estas belaj pentraĵoj, kiuj plaĉis al mi. Poste ni iris al teejo por gustumi kvalitajn teojn. Al mi plej plaĉis jasmena teo. Ni ankoraŭ gustumis strangan verdan teon, kiu odoras simile al krambo, kaj ĉokoladajn bonbonojn, kiuj tre plaĉis al mi.
Mi ankoraŭ kelkfoje promenis tra Nitra. Mi iris ĉe belaj loĝaj domoj al vendejo. En Nitra estas tre mojosa venda centro. Tie mi vidis belajn sablajn monumentojn kaj tie mi aĉetis belan ĵakon, sakon kaj ŝuoj. Kostoj estis tre malmultaj. Ankoraŭ mi promenis kun mia amiko Thomas ĉe rivero, kiu ne estas tre pura, tamen ĉe rivero estas bele.
Ekskurso al Bratislava komencis de vizito al la kastelo Devin'. La kastelo estas tre antikva kaj granda. Min tre impresis vizito, ĉar esti en mezepoka kastelo estas interese, kaj tie estas muzeo kun dumanaj glavoj, ponardoj, pafilegoj kaj proda panoplio.
Poste ni tagmanĝis en parlamenta restoracio ĉe urbestrejo. Tiu restoracio lokiĝas alte kaj oni povas rigardi al la urbo, rivero kaj granda ponto. Ni vidis belan panoramon. Mangaĵo en restoracio certe estis bongusta tamen la deserto eble estis por pupoj, ne por homoj. Poste ni iris al la Bratislava kastelo. La kastelo laŭ mi estas la plej bela Slovaka kastelo kun belaj turoj kaj ruĝaj tegmentoj. Sur la kastelo placo ni vidis belan trajneton. Turistoj povas veturi per la trajneto tra urbo kaj rigardi al ĉiuj la plej famaj vidindaĵoj. Ni promenis tra malnova parto de la urbo, la plej bela parto de la urbo. Tie ni povis aĉeti memoraĵojn tamen mi aĉetis nenion, ĉar mi kun Kostja kaj Balint serĉis, aĉetis kaj manĝis glaciaĵojn. Al mi tre plaĉis ke en Slovakio estas tre bongusta kaj malmultekosta glaciaĵo. Mi ĉiam aĉetis ĝin. Nia sekva loko, kiu ni vizitis, estis la galerio Danubiana de moderna arto. Tie ni vidis tre mojosan kubon. La kubo ekstere estas simple granda nigra kubo kun fenestrojn. Tamen se oni rigardas tra fenestro, oni vidas ke interne ĉiuj muroj estas speguloj. Tio estis tre impesa kaj estas vidinda. Ankoraŭ ni vidis multe da bildoj de artisto, kiu tre ŝatas pentri kaj krei piedojn kaj iomete manojn. Alia artisto pentris nigroblankajn bildoj kun multe da krucetoj. Ekstere la galerio estas multe da interesaj monumentoj.
La lasta ekskurso estis pieda ekskurso al la monto Zobor ĉe Nitra. Ni iris tra arbaro, tiel ekskurso plaĉis al mi, ĉar mi povis inhali freŝan aeron kaj ĝui pri naturo. Panoramoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj impresis nin. Dum ekskurso ni trovis arboj kun fruktoj kaj manĝis ĝin. Ankoraŭ ni vizitis la antron kie loĝis monaĥo.
Pri vesperoj
Dum SES okazis kelkaj koncertoj. Mi bonŝancis aŭskulti bonan muzikon kaj poste aĉetis diskojn. La plej mojosa koncerto estis de La Perdita Generacio. Ni multe dancis, kantis kaj petis kanti ankoraŭ ĝis tiam, kiam ĉiuj tute lacis.
Ankoraŭ al mi tre plaĉis koncerto de kuba kantisto Juliano. Li gaje kaj ĝojinde kantis kaj ni kunkantis kaj ridetis dum tuta koncerto.
Mi nepre devas diri ankoraŭ pri litova familia grupo Assorti kaj pri polaj kantistinoj, ĉar ilin ankaŭ indas aŭskulti.
Dum vespero de popola muziko estis koncerto de Slovaka familio. La gepatroj havas sep gefiloj kaj ĉiuj gefiloj muzikas.
Ankoraŭ ĉiutage ekstere muzikis Janego kaj Vlad. Ni tre ĝojis sidi sur herbo aŭ danci kaj aŭskulti Jano aŭ Vlad.
Mi ĝojis internacian vesperon. Ni ridante ludis kaj konatiĝis. Mi konatiĝis kun mia samnomano Jano. Poste ni decidis ke li estas Janego kaj mi estas Janeto. Ankoraŭ mi konatiĝis kun Maria-Dolors, kiu estas la plej aĝa persono en SES. Tamen ŝi interne vere estas tre juna, ŝi estas gaja, ridetema kaj tre bona persono. Mi konatiĝis kun multaj homoj. Antaŭ la vespero mi finfine renkontis mian amikon Thomas kun kiu mi konatiĝis je junio kaj korespondis. Mi tre ĝojis pri ebleco renkonti lin.
Kaj nepre indas diri pri interkona vespero. Tiu vespero estas certigo ke esperantistoj estas talantaj personoj. Ni vidis indonezian, ĉinan dancon, danco de abdomeno, viololudo, kantado ktp.
Pri aliaj.
Dum SES estis tre interese.
Juliano instruis nin danci kiel kubanoj. Mi tre ĝojis pri ritmoj de kubo.
Mi manlaboris kaj kreis belaĵojn kun verda stelo: braceleton kaj pendaĵo.
Mi sportumis kun Torben el Germanio. Li estis tre pli sportema ol mi kaj mi rapide lacis tamen mi ŝatis iomete kuri, kiam li nur rapidiris.
Mi kolektis multe da nomoj de esperantistoj sur mia verda baloneto. Feliĉe baloneto ne krevis dum longa veturado hejmen.
Kaj mi eksciis tre multe dum SES, ekzemple pri prononco de grekaj literoj.
Pri veturado hejmen
Veturado hejmen ankaŭ estis sen problemoj. Ĉiuj aviadiloj ne malfruis. Mi veturis al flughaveno kun Anne-Marie, Sifra kaj Eduardo. En flughaveno mi iomete timis, ĉar mi perdis mian pasporton. Tamen mi rapide trovis ĝin en sako kaj sukcese registris. En atendejo mi serĉis ion por ŝpari monerojn, Mi aĉetis lignan kombilon por mia fratino, sed mi ankoraŭ havis kelkajn eŭrocendojn. Mi demandis vendistinon kion mi kapablas aĉeti_ Ŝi diris ke mi povas aĉeti iom da bidoj. Mi elektis verdajn bidojn, kaj la vendistino demandis "Ĉu al vi plaĉas verda koloro?" Mi respondis ke jes, kaj krom tio mi estas esperantistino. Ŝi miris kaj rakontis ke kiam ŝi estis juna, ŝi ankaŭ interesiĝis pri esperanto, tamen ne trovis multajn esperantistojn por babili.
En Moskvo mi pensis tranokti en flughaveno, tamen mi trovis bonan kastelon kaj tranoktis tie. Mi ĝuis tranokton, ĉar tie estis tre bona kuseno. Kuseno ĉiam estas mia problemo, ĉar preskaŭ ĉiam kusenoj ne plaĉas al mi. Ĝis dua horo mi denove promenis tra Moskvo. Komence mi volis iri al zoo. Mi aliris kaj ekvidis tre impresan porĉon de zoo, tamen zoo bedaŭrinde ne malfermas lunde kaj mi ne povis eniri. Tiam mi decidis iri al la muzeo de arĥitekturo, kiun mi vidis, kiam unue promenis tra Moskvo. Tamen la muzeo ankaŭ estis fermita. Tiam mi denove promenis apud Kremlio kaj poste iris al la muzeo de moderna arto. Laŭvoje al la muzeo mi promenis tra bulvardo de Puŝkin. Feliĉe la muzeo de moderna arto estis malfermita kaj mi ĝuis belajn pentraĵojn. Iuj pentraĵoj estis ne tre kompreneblaj, ekzemple nur tri malrektaj diverskoloraj linioj. Tamen mi ĝojis kaj poste finfine veturis al flughaveno kaj sen problemoj revenis hejmen.
|
Alai Oli |
|
сегодняшняя дождливая красота |
|
Без заголовка |
"Тсс" 2007
"НЕПОГОДА" 2009
|
Без заголовка |
|
Финская журналистка о России: сумасшедшие в хорошем смысле слова |
|
ппц |
КАК ВАМ ПОДОБНЫЕ СОВРЕМЕННЫЕ ДЕТСКИЕ КНИГИ??? :)))
ТОП-10 САМЫХ СТРАННЫХ ДЕТСКИХ КНИГ
10 место:
Открывает наш хит-парад книга прагматичных немцев, которые даже в детские книги закладывают максимальную практичность. Вот и в книжке "Как правильно путешествовать автостопом: пособие для детей", думается, никакой лирики - всё по-делу…
9 место:
Дети любят животных. И чтобы любовь эту развивать, нужно поддерживать интерес их к братьям нашим меньшим. Например, с помощью книг с весьма интригующими названиями: "Некоторые котята умеют летать" и "Все кошки попадут в ад". О последней книге известно то, что выдержала она уже несколько изданий и является одной из самых читаемых детских книжек в Америке.
8 место:
А здесь сразу три красочно оформленные книжки, некого американского издательства. Первая из них "Папа пьёт, потому что ты плачешь", написана группой американских психиатров и пользуется весьма приличной популярностью. Собственно и две другие книжки "Почему не могут дружить вилка и электрическая розетка?" и "Неуклюжий Джордж и высоковольтная линия", объясняющие неразумным детям, что нельзя играть с электрическим током.
|
первый день практики |
|
Без заголовка |
|
облюженность |
|
год прошел... |
|
? |
|
творчество |
|